ATESTOJ PRI LA VIVO DE BARBORA ŽAGARIETĖ
BARBORA EL ŽAGARĖ (BARBORA ŽAGARIETĖ) – estas unu el la unuaj litovaj kristanaj Diaj Servantoj el fino de la XVI-komenco de la XVII jarcento, en historia memoro elstariĝinta per virtoj, sankteco kaj bone konata al popolo ankaŭ hodiaŭ. Ŝia loĝtempo estas dum la Granda Litova Duklando: naskiĝis en 1578 – mortis en 1604.
Oni scias, ke la unua pri la identeco de la Virgulino de Žagarė atentigis Ĵemajtia (Samogitia) episkopo Antoni Tyszkiewicz (Antanas Tiškevičius) en la jaro 1755. En la raporto al St. Trono li skribis: “Mi pensas inda mencii pri la korporestaĵoj de unu kara al Dio virgulino, famiĝita pro multaj mirakloj. Inter la vivantoj jam ne plu restis iu, kiu sciu la nomon aŭ originon de ĉi Virgulino, tamen al kelkaj personoj ŝi, aperinta en la sonĝoj, nomis sin Barbora. “
Laŭ perbuŝe disvastiĝanta rakonto, jam post kelkaj jaroj ekde la morto de Barbora la eksterordinara okazintaĵo komencis ŝian kulton de perantino kaj protektantino ĉe Dio. Ĝi ligiĝas al sveda invado en Litovio meze de XVII jc. En 1655 la invadintoj prirabis kaj forbruligis la preĝejon de Malnova Žagarė, ankaŭ troviĝintajn en la kripto restaĵojn de mortintoj, tamen post la incendio trovita en la cindroj la korpo de Barbora restis ne bruligita, nur iom nigriĝinta.
Senduba pri la ĝusteco de tiu ĉi eksterordinara okazaĵo la episkopo A. Tyszkiewicz en la supre menciita raporto al St. Trono daŭrigis: “… inter la cindroj de la mortintoj sinkis, netuŝita de tempesta fajro, forbruliĝinta eĉ ne korpoparte, eĉ ne harare la nedifektita korpo de la ĉasta Virgulino, kiu estis deprenita elde cindroj kaj denove respekte metita en ĉerkon kiel evidenta atesto de Dipotenco kaj de ŝiaj meritoj. Ankaŭ nun ĝi restas sendifekta, nur nigriĝinta”. En la sama dokumento la Samogitia episkopo, antaŭ ol komenci priskribadon de ok mirakloj okazintaj per la propeto de Barbora Žagarietė dum la jaroj 1735-1748, notas: “Multaj malfeliĉuloj, subpremitaj de nekuraceblaj malsanoj serĉas ĉe la ĉerko de Virgulino azilon kaj tuj spertas la helpon. La rakonto ampleksigus senfine, se mi almenaŭ preterkure mencius forigitajn malsaniĝojn de ĉiuj“.
TRADICIA KULTO DE BARBORA ŽAGARIETĖ
Post translokigo de la korporestaĵoj de Barbora en kripton de la restarigita en la jaro 1712 preĝejo de Malnova Žagarė, komenciĝis publika, dum kelkaj jarcentoj ĝis la nuntempo daŭranta, devoteco al Virgulino de Žagarė, kredante ke ŝi estas sankta.
En 1886, kiam Litovio suferis subpremon de la cara Rusujo, la kripto de la preĝejo de Malnova Žagarė kun la korporestaĵoj laŭ la ordono de cara registaro estis fermita. Tamen la penado tiel malfortigi la konfidon de la kredantoj al Dio perpropetan de Barbora, ne estis efikaj. Male, kiam post 19 jaroj, oni riparis la preĝejon, la korpo de la Virgulino estis denove trovita sendifekta, denove – la devoteco al Barbora eĉ fortiĝis kaj intensiĝis.
HISTORIA PREZENTO PRI LA KORPORESTAĴOJ DE BARBORA ŽAGARIETĖ
La korporestaĵoj de Barbora Žagarietė ripozis en la vitra ĉerko en la preĝeja kelo, sub la granda altaro. En 1940, kiam Sovetunio okupis Litovion, komenciĝis atako kontraŭ la fenomeno de Barbora Žagarietė. Precipe ĝi estis sentebla dum la jaroj 1957-1963. En 1963 laŭ ordono de la okupacia registaro la preĝejo estis fermita kaj la korporestaĵoj de Barbora estis ien forveturigitaj. Nune pri la Virgulino memorigas nur simbola ĉerko en la kripto de la sama preĝejo kaj la memortabuleto sur la pordo de la kripto.
Por pliprofundiĝi en la vivon de Barbora Žagarietė daŭras serĉado de dokumentoj en arkivoj, oni registras atestojn de novaj atestantoj. Lastatempaj traserĉoj por trovi eblan entombigon Barbara restis senrezultaj.
LA MIRAKLO REGISTRA LIBRO DE BARBORA ŽAGARIETĖ
Post la paso de 100 jaroj ekde la unua oficiala mencio de Barbora en la mezo de 18a jarcento, la episkopo Motiejus Valančius la 7an de januaro 1860 devontigis la pastron de la preĝejo de Malnova Žagarė Silvestras Limaževičius (Limaszewicz) registradi miraklojn okazintaj perpropete, ankaŭ aliajn ricevitajn Digracojn. Tiel estis komencita la tiel nomata La miraklo-registra libro de Barbora Žagarietė, en kiu ĝis la 14 de decembro 1940 estis registritaj 97 kazoj, tamen neniu evento estis esplorita laŭ la kanonaj reguloj. Dum la soveta jararo, oni kelkan tempon opiniis, ke La miraklo-registra libro de Barbora Žagarietė malaperis. En 1990, post la restarigo de la sendependeco, la parokestro de la preĝejo de Apostoloj Petro kaj Paŭlo Boleslovas Babrauskas SJ komencis serĉi tiun libron kaj en 1994 trovis ĝin.
Tiun valoregan Miraklo-registran libron gardotenis la pastro de Malnova Žagarė Pranciškus Ščepavičius, kiu dum la severa tempo por Litova Eklezio plenumis la parokestrajn devojn. Tiu ĉi libro, sendube, la plej bone atestas la famon de sankteco – fami sanctitatis de miraklo-farantino Barbora, kiu malgraŭ diversaj politikaj ŝanĝoj kaj okupaciaj reĝimoj neniam estis ĉesigita.
PROCESA DOSIERO PRI BEATIGO – KANONIZO
La 13an de majo 2005 St. Trono, respondante al la peto de 11a de novembro 2004, №. 0376/04 de Šiauliai-episkopo Eugenijus Bartulis por komenci la proceson pri beatigo-kanonizo de Barbora Žagarietė, informis, ke surbaze de aprobitaj normoj de la Kongregacio pri proklamo de Sanktuloj de la 7a de februaro 1983, destinitaj al episkopoj, plenumantaj esplorajn procesojn de sanktuloj, estas neniu obstaklo por komenci la proceson.
Baziĝinte sur la supre menciita permeso kaj konforme al la peto de fideluloj en la diocezo Šiauliai, la episkopo Eugenijus Bartulis la 24an de septembro 2005 solene komencis la esplorproceson pri beatigo-kanonizo de Barbora Žagarietė.
Por gvidi la esplorproceson estis elektitaj sekvaj tribunalaj membroj: postulatoro – pastro.liturg. lic. Mindaugas Grigalius, la juĝisto – pastro, teol. lic. Tomas Kedušis, defendanto de justeco – pastro, teol. lic. Saulius Paliūnas, notario – fratino Danutė Jonė Sakalauskaitė ACJ.
ĜENERALAJ FONTOJ
SCIENCAJ ESPLOROJ
LA PREĜOJ
IMPRIMATUR
† Eugenijus Bartulis
Episcopus Siauliensis
Šiauliai, 2018-10-11
Nr. D-018/18
LA PREĜO PETANTE ALTARAN HONORON AL LA DIA SERVANTINO BARBORA ŽAGARIETĖ
Nin amanta Dio, ni sincere petegas, ke la junaĝe mortinta Dia Servantino Barbora Žagarietė, inspirita de profunda kredo diligente protektinta mizerulojn kaj dum kvarcent jaroj famiĝanta per mirakloj kaj multnombraj favoroj, estu beatproklamota de Eklezio. Per ŝia propeto ricevitaj favoraĵoj instigu ĉiujn, speciale la junajn kristanojn, spertantaj hodiaŭajn elprovojn de mondo, evoluigi en si la fortan kredon kaj konfidon al Dio. Ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
Patro Nia, kiu estas en la ĉielo! Estu sanktigata Via nomo. Venu Via regno. Estu Via volo kiel en la ĉielo same sur la tero. Donu al ni hodiaŭ nian ĉiutagan panon kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigi nin de la malbono. Amen.
Saluton Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi. Benata vi estas inter virinoj kaj benata estas Jesuo, la frukto de via sino. Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel estis en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.
LA PREĜO POR PROPETO DE LA DIA SERVANTINO BARBORA ŽAGARIETĖ PETANTE LA SANON
Nin amanta Jesuo, Vi nin kuraĝigas: “Kaj mi diras ankoraŭ al vi: se iu el vi interkonsentos duope pledi por io, al ili mia ĉiela Patro tion disponigos. Se ie du aŭ tri kolektiĝas mianome, tie inter ili estas mi” (Mt 18, 19-20).
Ho Sinjoro, mi alvokas protekton de Via Servantino Barbora Žagarietė. Se tio konformas Vian volon kaj estos absolvinda [oni povas diri la nomojn de malsanuloj] por animo kaj por korpo, humiliĝinte mi petas Vin resanigi min [diri la nomojn de aliaj malsanuloj].
Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; per Via justeco savu min. (Ps 31, 2).
LITANIO DE DIA SERVANTINO BARBORA EL ŽAGARĖ
Kyrie, eleison! – Christe, eleison! Kyrie, eleison!
Sinjoro, kompatu nin! – Kristo, kompatu nin!
Patro elĉiela Dio, kompatu nin!
Filo, Redetemptoro de la mondo, Dio, kompatu nin!
Sankta Spirito, Dio, kompati nin!
Sankta Triunuo, unu Dio, kompatu nin!
Respondo al ĉiu alvoko: preĝu por ni!
Patrino de ĉiuj ĉastaj Fraŭlinoj, –
En la ĉiela gloro ĝuanta kun ĉiuj sanktuloj, –
Dia Servantino Barbora el Žagarė, –
Ĉaste vivinta fraŭlino, –
Fidinta al Kristo sian vivon, –
Sian junecon al Kristo oferdoninta, –
Fianĉino de Jezuo, –
Obeema al Dia volo, –
Brulinta per amo al Eŭĥaristia Jezuo, –
Vokita proklami korpan ĉastecon, –
Per ĝojo de eterneco vivinta jam ĉitie surtere, –
Ĉiutagan tempon sanktiginta per preĝado kaj fastado, –
En la naturo trovinta respegulojn de eterna beleco, –
Disvastiginta odoron de Jezua sankteco por ĉirkaŭantoj, –
Humila konraŭ gravuloj de Eklezio, –
Ricevina forton vivi el la amo de Krucigita Kristo, –
Obeema la gvido de Sankta Spirito, –
Kruciginta pekon en sia korpo tra unueco kun Kristo, –
Per preĝa vivo ornaminta sian estadon, –
Dum noktoj unuecon kun Kristo spertinta, –
Vaste koron al ĉielaj doncoj malferminta, –
En morto unuiginta animon kun la plej Sankta Triunuo, –
En sonĝo malkaŝinta sian nomon, –
La silenta heroino de Kristo, –
Liberiganta animojn de litovoj de paganaj kaptiloj, –
Protektantino en grvecoj de vivo kaj malsanoj, –
Patronino de mizeruloj, –
Gardanta de incendioj, fare de fajro ne detruinta korpo, –
Per sankteco kaj ĉasteco tra mortinta korpo radiinta, –
Brilanta Dia steleto en la krono de Lia gloro, –
Humila Dia Servantino Barbora el Žagarė, –
Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio, pere de sufero, morto kaj resurekto de Jezuo kaj per Baptado renaskiĝinta nin por eterna vivo kaj vokinta al sankteco, ni preĝas al Vi, ke tra ekzemplo de la vivo kaj oferdonema amo al Ĉiela reĝlando de fraŭlino Dia Srevantino Barbora el Žagarė ni estu liberigitaj de ĉiuj pekoj, intencoj kaj malicoj de malbono kaj per ŝia protekto ni atingu ĝojon de la eterna vivo. Ni petas tra Kristo, nia Sinjoro. Amen.
LA DIGRACOJ, RICEVITAJ PER LA PROPETO DE BARBORA ŽAGARIETĖ
Notoj:
LIGILOJ
Informojn pri la Dia Servantino Barbora Žagarietė oni povas trovi interrete:
https://www.sventumogarsas.lt/barbora-zagariete/
PRI LA DIGRACOJ, RICEVITAJN PER PROPETO DE DIA SERVANTINO BARBORA ŽAGARIETĖ, BONVOLU SCIIGI SKRIBE LAŬ JENA ADRESO:
DTBŽbb Šiaulių vyskupijos kurija Tilžės g. 186 LT-76294 Šiauliai Lietuva | Telef.: +370 41 521110 Fax: +370 41 521114 El. paštas: |
Ni dankas Vin kaj ni petas, ke sciigante pri viaj atestoj vi ankaŭ notu viajn kontataĵojn.
RIMARKO
Post trovo de novaj faktoj pri la vivo de la Dia Servantino Barbora Žagarietė, la informoj estos pliĝustigataj.
EPISKOPO ANTONI TYSZKIEWICZ
La filo de Vladislav Emmanuel, grafo de Lohojsk kaj Berdyčev Antoni Tyszkiewicz (Antanas Tiškevičius) naskiĝis en 1700 en Lohojsk. Decidiĝinta jam en juneco iĝi pastro, li eniris en la eklezian socion. A.Tyszkiewicz estis Vilna kanoniko. Li en 1744 translokigis la Samogitian Pastran Seminarion el Kražiai en la ĉefurbon de Samogitia Diocezo Varniai kaj en la jaro 1752 kunvokis sinodon de Samogitia diocezio en Varniai.Episkopo A. Tyszkiewicz sekvis paŝojn de lia antaŭulo episkopo Georgo Tyszkiewicz (Jurgis Tiškevičius), plene subtenis la Samogitian Kalvarion establitan de li mem. En 1750 li konstruis novan lignan preĝejon, sub kies la granda altaro en 1762 oni retombigis la restaĵojn de episkopo G.Tyszkiewicz, venigitajn de Koenigsberg (poste la korporestaĵoj estis translokitaj al Varniai). En la jaro 1744 episkopo A. Tyszkiewicz estis distingita per la Ordeno de la Blanka Aglo, poste enoficigita kiel membro de la Supera Tribunalo. La Episkopo mortis en la 1762 en la Dioceza bieno de Alsėdžiai. Li estis entombigita en Varniai. A. Tyszkiewicz studis en la Vilna Akademio, akiris doktorecon pri filozofio, du jarojn studis teologion. En jaro 1715 li estis ordinita al la pastreco. La 20an de julio 1739 oni nomumis lin titulara Mennitho Episkopo kaj Helpanto de Episkopo de Kievo. La 16an de septembro 1740 li estis enoficigita por episkopaj devoj al Samogitio. Post alveno al la Diocezo li vizitis la parokojn, zorgis pri plibonigo de la eduknivelo de pastroj, organizis por ili 3-monatajn kursojn en Varniai; la prizorgon de seminarianoj li komisiis al la monaĥoj PER (pioroj), li zorgis pri pliigo de nombro da seminarianoj. La seminario de Varniai estis translokigita al novaj lignaj konstruaĵoj. Li enkondukis por la seminarianoj kaj pastroj la devigajn 7-tagan kunmeditadon. En Varniai li enloĝigis monaĥojn rokitojn, permesis la fondon de monaĥejo por la Fratinoj mariitinoj. Estis dividitaj 10 dekanaj distriktoj en la diocezo, fiksita ordo pri paroko-pilgrimado al Šiluva kaj Samogitia Kalvario. Li konstruis preĝejon en Žemaičių Kalvarija, establis altaristejon ĉe la preĝejo de Mosėdis. La 4-6an de junio 1752 li kunvokis sinodon de Samogitia diocezo, ĝiaj rezolucioj estis presitaj en Vilno.
Presita: „Królewska Droga do nieba albo życia S. Kazimierza krolewica polskiego y W. Ks. L. (1752).; “Sinodo dioecesana Mednicensis seu Samogitiae” (1752.) kaj al li dediĉita elpoligita ” Dolĉmirha pakaĵo de la de krucarbo de Sinjoro Jesuo” (litovlingve, 1750.).
A.Tyszkiewicz mortis la 31an de januaro 1762 en Alsėdžiai, estis entombigita en la episkopa kripto de la katedralo Varniai.
(La biografio estas prezentita laŭ: http://www.straipsniai.lt/zmones/informacija/Izymus_zmones/puslapis/5389 )
La 11an de aŭgusto 1745 episkopo A. Tiškevičius konsekris la preĝejon de Malnova Žagarė. Samokaze li vizitis kaj inspektis la nedifektigitajn restaĵojn de Barbora. Kion li aŭdis pri Barbora Žagarietė, li en 1755 priskribis en relacio (eventoprezento) de la Samogitia diocezo al Papo Benedikto XIV. Por la Sankta Trono en Vatikano la episkopo A. Tyszkiewicz prezentis ok miraklojn, okazintajn laǔ propeto de Barbora Žagarietė. Tiun ĉi dokumenton studis, ĝin redaktis kaj en 1971 en Romo publikigis prof. Paulius Rabikauskas, SJ., vivinta en Romo kaj laborinta en Gregoria universitato.
EL LA RELACIO DE SAMOGITIA EPISKOPO ANTONI TYSZKIEWICZ AL PAPO BENEDIKTO XIV
Mi kredas, ke enda paroli pri la restaĵoj de unu al Dio kara Virgulino, tre famiĝitaj pro multaj mirakloj. Inter la vivantoj jam restis neniu, kiu konus la nomon aŭ originon de ĉi Virgulino, nur por kelkaj personoj ŝi, aperinta en la sonĝo, nomis sin Barbora […]
Tamen inter la cindroj de la mortintoj sinkis, netuŝita de tempesta fajro, forbruliĝinta eĉ ne korpoparte, eĉ ne harare la nedifektita korpo de la ĉasta Virgulino, kiu estis deprenita elde cindroj kaj denove respekte metita en ĉerkon kiel evidenta atesto de Dipotenco kaj de ŝiaj meritoj. Ankaŭ nun ĝi restas sendifekta, nur nigriĝinta […]
Multaj malfeliĉuloj, subpremitaj de nekuraceblaj malsanoj serĉas ĉe la ĉerko de Virgulino azilon kaj tuj spertas la helpon. La rakonto ampleksigus senfine, se mi almenaŭ preterkure mencius forigitajn malsaniĝojn de ĉiuj.
(Episkopo Antoni Tyszkiewicz).
F00–F99. PSIKAJ KAJ KONDUTAJ PERTURBOJ
G00-G99. MALSANOJ DE NERVA SISTEMO
H00-H59. MALSANOJ DE LA OKULOJ KAJ DE LA RILATAJ ORGANOJ
Q00-Q9. DENASKAJ MISOJ, MISFORMAĴOJ KAJ KROMOSOMAJ MALNORMALAĴOJ
Z00-Z99. FAKTOROJ, KIUJ NESPECIFE INFLUAS LA SANSTATON
MOTIEJUS VALANČIUS (1801-1875), LA EPISKOPO DE SAMOGITIO, EDUKISTO, VERKISTO, ORGANIZANTO DE MOVADO PRI ABSTINENCO
Motiejus estis la kvara infano en la familio de Mykolas kaj Ona Valančius. Li naskiĝis la 28an de februaro 1801 en vilaĝo Nasrėnai en paroko Salantai de distrikto Telšiai. Je la komenco de 19a jarcento Valančius-familio translokiĝis de Nasrėnai al vilaĝo Klausgalviai-Medsėdžiai. Motiejus studis en Dominikana gimnazio en Ĵemajtia (Samogitia) Kalvario (1816-1821) kaj poste– en Varniai(1822-1824), kaj en 1824-1828 li studis en Vilna Eklezia Seminario.
La 1an de septembro 1828 en Vilna Katedralo li estis ordinita al la pastreco. Li laboris kiel kapelano en lernejoj en Mozyr (nun Belorusio, Gomela distrikto), en Kražiai (1834-1840). Li profesoris en Vilna (1840-1842) kaj Peterburga (1842-1844) Ekleziaj Akademioj. Ekde 1845 ĝis 1850 li estis rektoro de seminario en Varniai. En 1850-1875 li gvidis la Ĵemajtian (Samogitian) diocezon. La paŝtoestro mortis la 17an majo en 1875. Li estis entombigita en Bazilika Katedralo de Kaunas.
Dum la 25-jara episkopado M. Valančius ordinis al pastroj 550 seminarianojn, por pli ol 700 mil infanoj li donis la konfirman sakramenton kaj konstruigis 50 preĝejojn. Estante Ĵemajtia episkopo, li prizorgis establon de litovaj parokaj lernejoj, fondadon de malgrandaj bibliotekoj kaj librovendejoj. Li organizis kampanjon pri abstinenco, dank` al kiu en Litovio dum du jaroj oni fordrinkis ĉirkaŭ 8-foje malpli da brando ol antaŭe.
Dum la jaroj de malpermeso de litova eldonado (1864-1904) li organizis agadon de libroportistoj kaj gvidis ilin.
M.Valančius verkis proksimume 50 librojn, el kiuj la plej gravaj estas: Žemaičių vyskupystė (Ĵemajtia Diocezo, du partoj), Kantyczkos (Preĝlibretoj), Palangos Juzė (Juzė de Palanga), Antano Tretininko pasakojimai (Rakontoj de Antanas la Franciskana laiko), Vaikų knygelė (Infanlibreto), Paaugusių žmonių knygelė (Libro por adoltoj) kaj aliaj.
(La biografio estas prezentita laǔ: http://samogitia.mch.mii.lt/mpkelias/ASMENYS/valancius.lt.htm)
REGISTRA LIBRO PRI LA MIRAKLOJ OKAZINTAJ PER LA PROPETO DE BARBORA ŽAGARIETĖ[1]
Jam delonge la korporestaĵoj de Barbora en la Malnova Žagarė famas pro mirakloj, tamen ne dokumentitaj atestoj rapide ŝanĝigas kaj baldaŭ iĝas nefidindaj. Por preventi tion kaj konservi la rememorojn pri la mirakloj por estonta jararo, kiam eble Dio ekŝatos tiujn korporestaĵojn kovri per publika kultado, mi komisias al Vi, nia en Kristo amata parokestro, en tiun ĉi libron pollingve registri ĉiujn miraklajn okazintaĵojn, kiuj okazis ĉe la tombo de Barbora aŭ nove okazos. Registradi necesas intervuante atestantojn, fidindajn, moralajn kaj piajn, kaj perceptintajn la cirkonstancojn de mirakloj tiel, ke ili povu senhezite pri tio ĵuri, se la ekleziaj superuloj decidus pri neceso de tio.
(Motiejus Valančius, La Ĵemajtia episkopo. Varniai, 1860)
[1] Komencita dum agojaroj de episkopo Motiejus Valančius, la libro estis verkita en 1860–1940. Pli vaste pri tiu ĉ i fonto legu en artikolo de J. Boruta, I. Katilienė, A. Katilius, in: Lietuvių katalikų mokslo akademijos metraštis, Vilnius, 2000, t. 16, p. 443–453. La atestojn prezentas personoj spertintaj la miraklojn, en la registra libro estas kutima indiko, kiel ili rakontas, kelkaj fidindaj atestantoj, inter tiuj estas indikitaj ankaǔ konkretaj pastroj. Pli vastaj priskriboj de kazoj estas prezentitaj en antaŭa fonto.
A00-B99. DIFINITAJ INFEKTAJ KAJ PARAZITAJ MALSANOJ
C00-D48. TUMOROJ
D50-D89. MALSANOJ DE LA SANGO KAJ DE LA SANGOPRODUKTAJ ORGANOJ KAJ IUJ MALSANOJ LIGITAJ AL IMUNA SISTEMO
F00-F99. PSIKAJ KAJ KONDUTAJ PERTURBOJ
G00-G99. MALSANOJ DE NERVA SISTEMO
H00-H59. MALSANOJ DE OKULOJ KAJ DE LA RILATAJ ORGANOJ
H00-H59. MALSANOJ DE LA ORELOJ INKLUZIVE DE AǓRIKLOJ
I00-I99. MALSANOJ DE LA SANGA CIRKULARA SISTEMO
K00-K93. MALSANOJ DE LA DIGESTA SISTEMO
L00-L99. MALSANOJ DE HAǓTO KAJ DE SUBHAǓTA HISTO
M00-M99. MALSANOJ DE LA MUSKOLO-SKELETA SISTEMO
N00-N99. MALSANOJ DE URINA KAJ REPRODUKTA SISTEMO
O00-O99. GRAVEDECO, NASKO KAJ POSNASKA REFORTIĜO
Q00-Q99. DENASKAJ MISOJ, MISFORMAĴOJ KAJ KROMOSOMAJ MALNORMALAĴOJ
S00-S98. VUNDIĜOJ, VENENIĜOJ KAJ POSTSEKVOJ DE EKSTERAJ KIALOJ
Z00-Z99. FAKTOROJ, KIUJ NE NESPECIFE INFLUAS LA SANSTATON
KAZOJ DE LA REALA VIVO
Malfeliĉo de kuracistino
Dum la ofico ŝi iris tra l’bosko
Ne tre antaŭlonge, ĉi-tiu-somere.
Vesperiĝas, la sunlumo foriras,
Ekas la nokto – iĝas malĝoje.
Tiel ŝi meditis tiutempe.
Miksiĝis kun mallumo ŝiaj pensoj.
Kiam rabisto aroga kaptis ŝian kolon.
Sukcesis ĵus nur diri ŝi- “Jesuo! Maria! “
Virino provis savi sian vivon,
Arĝenton kaj oron fordonis ŝi multege –
Nenio helpas, ili devas ŝin sufoki.
Unu krias ŝin kaptinte: “Necesas kuntiri la ŝnuron!”
– Sankta Barbora, la fama por mirakloj,
ĉiujn helpas vi, vidvinon vi defendu –
Ŝi haste la sanktan nomon diris,
Tuj eksentis ŝi ŝultrojn malfiksitaj.
Post la ricevo de la sanktula helposigno
Forglitis ŝi el teruraj manoj de l’murdistoj.
La favorkora Dio, dankon al Vi,
laŭ via volo evitis mi danĝeron.
Sankta Providenco min mirakle helpis,
Do, mi promesis anonci pri tio al popolo
Nun kaj ĉiame kaj eterne
Ĉiu matene, leviĝinte, ĝis fermos mi okulojn.
(Enskribo № 39).
F00-F99. PSIKAJ KAJ KONDUTAJ PERTURBOJ
Mia amikino Rūta estis vidvino. Ŝi kreskigis la filon Laurynas. La patrino havis problemojn pri komunikado kun filo, pri eduko lia. Laurynas 3-foje provis sinveneni. La saman tempon okazis la adiaŭa festo de la pastro Vytautas Grigaravičius, lia lasta Meso. Kun mia edzo ni vizitis la hejmon de la amikino. Ni trovis malfermitan gason. Laurynas estis jam senkonscia. Ni kun mia edzo elportis Laurynas el de ĉambro. Li estis nur 14-jaraĝa. Tiutage estis malfermita la kripto de Barbora. Mi petegis al Barbora por helpi al Laurynas ordigi lian internan mondon, por trovi alian manieron de la vivo. Surgenuiĝinte mi ploris, mi petegis. Laurynas, kvankam malrapide, sed tre ŝanĝiĝis. En Šiauliai li diplomiĝis en unu altlernejo, poste – en la alia. Por mi la Dio estas tre majesta, sed mi estas tro malforta por ke mi povus turni min al Li. Barbora por mi estis kiel nevidebla, sed ĉiam la proksima fratino. Mi sentis ŝian subtenon. Mia kredo je Dio unue pasis tra Barbora.
Žagarė, la 11an de aŭgusto, 2006.
Mi loĝas en Skaistgiris ekde 1966. En la familio mi estis la sesa. Paĉjo estis malsana, ĉevalo bufobatis lin, lia mano estis rompita. Sekve, neniu havis tempon okupiĝi pri mi daŭre kaj tenteme, atenteme prizorgi min. De infanaĝo mi havis taskon paŝtadi anserojn. Foje oni forpelis ĉevalidojn sur la kampon. Ĉi-foje, ektimigita de ĉevalido, mi ne revenis hejmen. Mi estis ses jarojn aĝa. Mi restis malsana pro la ektimo: sur la kokso aperis erizipelo. Poste ĝi transiris mian vizaĝon. Okuloj estis terure renversiĝintaj, lipoj estis dikaj, kvazaŭ ŝvelintaj. Vizaĝo fariĝis terura. Mi kaŝis min en hejmo, por ke najbaroj ne ekvidu min. Mi estis proksimume 14-jara, kiam mi ekaŭdis najbarinon dirante, ke en Žagarė ekzistas la fama pro siaj mirakloj Barbora. Ĉar la milito finiĝis, mi, al neniu ion dirinte, unu tagon vagiris al Žagarė. Mi demandis homojn, kie mi povas trovi Barbora. Dum longa tempo mi preĝis en la kelo, petante al Barbora kuraci mian vizaĝon. Propreĝi, ke ankaŭ la piedo pliboniĝu, tia penso al mi ne venis. La vizaĝa aspekto estis pli grava ol io ajn en la mondo. Kredu aŭ ne kredu – post monato mia vizaĝo iĝis normala, okuloj estis larĝaj, lipoj estis normalaj, nenio estis ŝvelita. Mi estis treege dankema al Barbora. Paĉjo jam mortis, do mian ĝojon li jam ne vidis.
Žagarė, la 8an de aūgusto, 2006.
H00-H59. MALSNOJ DE LA OKULOJ KAJ DE LA RILATAJ ORGANOJ
Stanislova Jonutytė rakontis, ke en Žagarė vivis blinda knabo. Kuracistoj malsukcesis kuraci lian blindecon. De eterna blindeco la knabon savis la patrinaj propreĝoj al Barbora. La miraklo okazis en ĉirkaŭ 1927. Tiam la patrino vendis bovinon, la monon, kiel dankesprimon pro la mirakla revidkapabo de la filo, ŝi oferis al la preĝejo. Antaŭ ekzamenoj kaj la 1an de septembro gelernantoj plurfoje ĉirkaŭiradis la ĉerkon de Barbora en la preĝeja kripto, kies planko estis kovrita per brikoj. Ambaŭ – instruistoj kaj gelernantoj vizitadis la ĉerkon de Barbora kaj ĉiuj serioze kun atentemo propreĝadis ĉe la ĉerko.
Žagarė, la 6an de aŭgusto, 2006.
H00-H59. HAǓTAJ KAJ SUB HAǓTAJ MALSANOJ
Sur la vizaĝo de fratino estis granda makulo. Kiom da kuracistoj oni vizitis, kiom da kuraciloj estis uzita! Nenio helpis. La panjo konsilis ŝin propreĝi al Barbora. La filino plenumis tion. Ŝi eĉ ne eksentis, kiamaniere la makulo malaperis. Tio okazis eble antaŭ la milito.
Žagarė, la 8an de aŭgusto, 2006.
O00-O99. GRAVEDECO, NASKO KAJ POSTNASKA REFORTIĜO
Mia patrino estis graveda kiam en ŝia utero aperis tumoro. La gravedeco, kaj la utera kancero estis samtempe. Oni devis elekti – operacii aŭ postfeti la bebon sen tuŝinflui la tumoron. Mi estis kvinjara. Mi memoras, kiel mia patrino preĝis ĉe la ĉerko de Barbora kaj ploregis. Ŝi rifuzis operacion. En la 1962 ŝi sukcese naskis la fratinon Vida. La tumoro malaperis mem.
Žagarė, la 11an de aŭgusto, 2006.
S00-S98. VUNDIĜOJ, VENENIĜOJ KAJ POSTSEKVOJ DE EKSTERAJ KIALOJ
Sur mian kruron falis la traktora postĉara rando. La osto estis plene razita. Min oni kuracis en la kirurgia fako de la malsanulejo Joniškis. La kirurgo Bendikas (li ankoraŭ laboras en la sama malsanulejo) malkaŝe diris, li ne scias kion ankoraŭ surmeti, per kio min kuraci. Li proponis amputi mian kruron. Mi propreĝis al Barbora. Flegistino Jasaitienė el vilaĝo Žiūrai sanigis mian kruron per herboj aplikante ilin sur la vundon. Dumjare mia piedo resaniĝis. Dankante al Barbora per la preĝo kaj ofero, mi vizitis la preĝejan kripton, refoje ĉirkaǔrigardis la ĉerkon, ŝajne, faritan de forĝisto.
Žagarė, la 6an de aŭgusto, 2006.
Z00-Z99. FAKTOROJ, KIUJ NESPECIFE INFLUAS LA SANSTATON
Dum sovetia jararo, kiam la ateisma ideologio estis forte reganta, okazis neforiĝebla el la memoro evento. Al la tombo de Barbora venis du fratoj kaj fratino. Ili preĝis en la preĝejo, petante benon. Renkontinte la pastron, ili rakontis al li sian rakonton: la fratino suferis pro la nekuracebla malsano: en la sama malsanuleja ĉambro kuŝinta virino diris al ŝi: “Se vi alvenus al Žagarė ĉe Barbora, vi estus sana”. Tiam la fratino ekpensis, “Se mi ricevus iun vestaĵpeceton de Barbora, tiam mi vere saniĝus”. Kredo je la potenco de Barbora helpis. Saniĝinta fratino kun fratoj venis al Žagarė por danki al Barbora. Tiutempe en Žagarė parokestris pastro Jonas Povilaitis, naskita en 1902. Li ĉion, kion li aŭdis de tiuj alvenintoj rerakontis al la popolo dum la prediko. Ekmaltrankviliĝis la sovetiuloj. Tamen la fratoj de tiu fraŭlino estis gravaj tiutempaj partianoj. Do, la novaĵon pri la mirakla resaniĝo de sia fratino, ankaŭ ideologian ŝokon ili silentigis.
Žagarė, la 6an de aŭgusto, 2006.
A00-B99. DEFINITAJ INFEKTAJ KAJ PARAZITAJ MALSANOJ
Iris la jaro 1942. Ĉe mi, dekokjarulino, estis operaciita angino. Post operacio, mi povis nur iom malfermi la buŝon, malfacile maĉis manĝon. Post ĉirkaŭ du monatoj, komencis dolori ie ĉe maldekstra orelo, pli precize, en la angulo de makzelo. Sur la vizaĝo aperis tumoro. Ĉar dum du semajnoj ĝi ne malaperis, mi estis akceptita en la hospitalo en Kaunas. Kuracistoj diagnozis ekstreme raran, kronikan infektan malsanon – actinomycosis. Kuracado per antibiotikoj ne sufiĉis. Post la radioterapio dum iu tempo tre doloris la kolo kaj la vizaĝo, unu post alia aperadis tumoroj surface de la haŭto, sur la maldekstra vizaĝflanko. Oni distranĉis ilin, enŝovadis la drenilon por fluigi pusojn, kaj tiel longe daŭris … Nokte mi ne povis dormi, do mi eliradis la koridoron tenante la rozarion enmane. Mi preĝis por mirakla Nia Sinjorino de Lurdo petante la sanon. Perpreĝe mi alvokis ĉiujn sanktulojn, kies nomoj venadis al la kapo. Eble post du monatoj ne kuracita (medicino ne povas klarigi tiun maloftan kaŭzon de la malsano kaj ĝi ne povas proponi taŭgan terapion) mi estis eksigita de la hospitalo. Mia frato la pastro Petras, kiu servis en Kaunas, sindeviĝis prizorgi min. Mi estis operaciita denove, en hospitalo de la Ruĝa Kruco, tamen jam de alia profesoro. Post tre longa anestezo mi tre longe ne vekiĝis. La sano ankaŭ nune ne pliboniĝis. Denove, mi foriris de la hospitalo nesanigita. Al la frato, pastro Petras la kuracisto diris: “Eksterlande eble ŝi povus resani, ni ne havas tiajn eblecojn” kaj la alian fraton Vytautas li klare atentigis: “Prenu vian fratinon, ŝia malsano estas nekuracebla. Mi revenis por vivi ĉe la pastro Petras. La panjo zorgis pri mi. La malsano evoluis, la haŭto sur la brusto areo iĝis blu-rozkolora, komenciĝis orelinflamo. Kuracistoj denove konfirmis mian senesperecon. Ili preskribis nur kuracilon (rivanolon) por lavi vundojn. Mi kuŝis, ĉesis iri. Al mi venis, por ĉeesti, la frato Romualdas, kiu vivis en la urbeto Siesikai. Li sopirante rakontis al liaj bonaj konatuloj de Kaunas pri mia senespera situacio. Evidentiĝis, ke la homoj estis ne nur komprenemaj, sed ankaŭ piaj – ili proponis al frato la relikvon de Barbora Žagarietė. Romualdas kunportis ĝin, tamen li estis tre sentema kaj ne volante montri larmojn, la relikvon li donis al mia patrino por transdoni al mi. Panjo rakontis al mi pri Barbora Žagarietė. Ĉiujn nin prilumigis la espero. Pro la foriro de malsano, ni devas ripeti: “Gloro al Dio en la supera alto! Gloro al Barbora Žagarietė, per kies propeto ĉe Dio ni estis ekaŭditaj, per kies interhelpo mi saniĝis! “En unu medicina libro, kion mi legis, pri actinomycosis estis skribita:” Eblas portempa pliboniĝo, sed post jaro la malsano recidivas kaj finiĝas per morto. “Dank ‘al Dio, pasis 44 jaroj dum kiuj mi ankoraŭ vivas.
La atesto estis surskribita la 7an de marto, 1986.
KAZOJ DE LA REALA VIVO
Ĵemajtoj jam de antaŭlonge adoradis al Barbora kiel la sanktulino kaj amasgrupe kolektkiĝadis ĉe la ŝia ĉerko por preĝi. La episkopo M.Valančius zorgis, ke Romo mem testu miraklojn ligitajn kun la nomo de Barbora, ke la Papo kanonigu ŝin, t. e. la mortinton proklamu sanktulino. Tiu proceso estis interrompita dum la ribelo de la jaro 1863. Post ĝia malvenko la carisma registaro, aldone al aliaj punoj por ribelanta nacio, komencis malhelpigi alligitecon de popolo al Barbora Žagarietė. En 1886 oni ordigis plenmasoni per brikoj la pordon de preĝeja kripto, kie ripozis ŝiaj korporestaĵoj. Tamen, pri la fenestroj fortikigitaj per feraj vergoj, ili ne pripensis. Ili restis alireblaj por la homoj. Ĉe ili por preĝi alvenadis multaj kredantoj. En 1889 oni ordonis brikofermi ankaŭ la fenestrojn. Ĉe observado de policestro el Joniškis la metiista grupo plenumis tiun postulon. Tio kongruis kun patronfesto en Žagarė. La kreduloj indigniĝis kaj ploris. Spite al la apartigo de Barbora dis-de homoj kaj al aliaj limigoj, popolo venadis ĉe la surbrikitan pordon aŭ fenestron de la kripto por rakonti sian mizerdoloron, peti ŝian propeton aŭ per sincera preĝo danki por ricevitaj Digracoj. Venadis la popolo ne nur de Ĵemajtio, sed ankaŭ de Dzūkio kaj el aliaj lokoj de Litovio, kompreneble, ankaŭ de Latvio. ĉi-tie vivis espero, fortiganta korpon de malsanuloj kaj spiriton de sanuloj. Multaj personoj povus klare konfirmi, ke ili ne vane vokis por helpo de Barbora. Unu ekzemplo de tiuj – la terura katastrofo de mia pliaĝa fratino Irena Radzivonienė kaj ŝia mirakla finiĝo. La fratino Irena loĝis en la distrikto Pasvalys, paroko Vaškai, en posedaĵo Zvanagala. En 1909 dum la plej laborstreĉa sezono, iu ŝtelis ŝian duonjaran fileton, mian baptofilon. Kelkajn tagojn lin oni serĉis ĉie – individue kaj helpe la polico. Neniu rezulto. Patrino tutan tempon maltrankvilis, kriadis kvazaŭ freneza. Pro la kordoloro kaj krio ŝi iĝis surda. Vidante ke la serĉo estas senespera, la fratino cent kilometrojn iris piede al Žagarė por peti helpon ĉe Barbora. Ŝi revenis post semajno feliĉa, portante sian amatan filon sur siaj brakoj. Al Žagarė ŝi iris rekte – tra Žeimelis, Kriukai, Joniškis kaj Skaistgiris. Kore preĝinte kaj per larmoj akvuminte sian peton, la fratino Irena prepariĝis al la hejmo. Sed reveninte el Žeimelis ŝi estis iel igita daŭrigi sian vojon al Linkuva por daŭrigi sian vojon de restaj 20 kilometroj. Ĝuste tiam ŝi ekaŭdis homajn parolojn pri la virino, kiu naskis maturiĝintan infaneton… La fratino tuj kuregis al la domo kaj ekvidinte la infanon, rekonis propran filon. Kompreneble, la linkuvanino libervole ne redonis la infanon, necesis peti helpon de polico. La panjo mirakle trovitan bebon de Linkuva ĝis Vaškai (20 kilometroj) porte portadis surmane kvazaŭ plumeton. Kvazaŭ ne ekzistus laciĝo, kvankam dum tiu serĉsemajno ŝi piede ĉirkaūiris pli ol 200 kilometrojn. “
Tion ĉi en 1964 skribe atestis la frato de Irena Radzivonienė Paulius Guga (1893-1971) kaj la 15 an de majo, 2005 lia filino Barbora Apolonija Gugaitė-Nistelienė.